Estas vespero. La lampo lumas. En la forno brulas
fajro. La tuta
familio estas en la ĉambro: la patro, la patrino, du filoj kaj du
filinoj. Jozefo, la filo, sidas apud la radioaparato. Li estas granda
knabo. Li aŭskultas belan koncerton el Praha kaj registras ĝin
per
magnetofono. La muziko ne estas laŭta, ĝi estas mallaŭta, ĉar Jozefo
aŭskultas per aŭskultiloj. Karlo, la alia filo, skribas leteron
per
komputilo. Maria, la filino, laboras. Ŝi estas tre diligenta.
Ankaŭ
Paŭlino, la fratino de Maria, laboras. Ankaŭ ŝi estas diligenta.
Ili
ambaŭ kudras kaj rigardas televidon. La patro sidas ĉe la granda tablo
en la mezo de la ĉambro. Sur la tablo kuŝas la Esperanta romano "Ĉu
li?". La patro ne legas ĝin, li legas la gazetojn Heroldo de Esperanto
kaj Starto. La patrino sidas sur la mola divano. Ŝi legas ĉeĥan
ĵurnalon. Ĝi estas ilustrita. 
| 1. pád podstatných jmen má koncovku -o | Tablo, patro, infano... |
| 2. pád nejčastěji vyjadřujeme předložkou de | Heroldo de Esperanto |
| 3.
pád vyjadřujeme předložkou al |
Mi skribas al la patro. |
| 4. pád čtvrtý pád tvoříme koncovkou -n | Karlo legas interesajn librojn. |
| 5. pád - místo pátého pádu se používá pád první, ale bez členu | Patro,
kion vi faras? |
| 6. pád - tvoříme předložkou pri |
pri amiko |
| 7.
pád pád vyjadřujeme předložkou
per nebo kun |
Maria aŭskultas koncerton per
aŭskultiloj. |